Istlia Eldonejo Esperantista
Proprietulo : Lawrence Mee
91 Whitebeck Court, Moorway Drive,
Manchester M9 7HR Britio
telefono voche: +44 (0)161 682 9659
elektronike: lorensmi@gn.apc.org
poshtchekkonto 29 818 0804
che la Girobank Bootle, Britio
Se antaùpagita la programaro estas liverebla per poshto kontraù pago de 5.00 pundoj, (ekzemple en la formo de brita monbileto), inkluzive de sendokostoj. Pri mendoj ne antaùpagitaj, legu la noton pri pago-rimedoj.
RIMARKO: Registritaj uzantoj de pli frua versio de V-ESP rajtas havi la novan version, senpage, per sendo de la originala memordisko plus du i.r.p.k.-oj, al la stratadreso de la Eldonejo.
Manlibro en (bindita) A4 formato : liverebla per poshto kontraù antaùpago de 9,00 pundoj, inkluzive de sendokostoj.
Skizo pri la historio de la komputoro de la tagoj de truigitaj kartoj ghis pli/malpli la nuna stato de la arto posedi personan komputoron.
Liverebla per poshto kontraù antaùpago de 3,00 pundoj, inkluzive de sendokostoj.
Liverebla kontrau antaùpago de 7,50 pundoj, inkluzive de sendokostoj.
A5 formata broshuro; 18 + 86 paghoj. Elpreso de la tekstoj de la 3a eldono, inkluzive de la diversaj antaùparoloj, tabeloj, ktp. Liverebla kontraù antaùpago de 7,50 pundoj, inkluzive de sendokostoj.
Pagoj estas plej facile faritaj al la poshtchekkonto de la Eldonejo, che la Girobank, Bootle, Britio, sed tiam kun aldono de 2,50 pundoj pro ne-eviteblaj bankaj kostoj el eksterlando. Pagoj per la tiel-nomataj Eurocheque-oj, nete skribitaj en brita valuto, estas akcepteblaj sen aldono de tiaj bankaj kostoj. Simile, chekoj skribitaj kontraù bankkonto en Britio estas akcepteblaj sen aldono de bankaj kostoj.
Antaùpagoj estas akcepteblaj al la persona konto, lmee-v, de Lorens' Mi che U.E.A., kun samtempa avizo al Manchestro per kopio de la transpagordonilo. En tiaj kazoj, la ekvivalentoj en guldenoj estas :
por varo 1 V-ESP 13,00 guldenoj;
por varo 2(a) La Manlibro 13,00 guldenoj;
2(b) simile A4 23,00 guldenoj;
por varo 3 La komputoro ... 9,00 guldenj;
por varo 4 Toponimia terminaro 20,00 guldenoj;
por varo 5 Toponimia terminaro 20,00 guldenoj.
En preparo che la Eldonejo estas vortaro bazita sur la Baza
Radikaro Oficiala de la Akademio de Esperanto, kaj Glosaro de la
plej oftaj terminoj bezonataj en la kampo de komputoroj, ambaù
por baldaùa eldono.Pli longdaùraj projektoj estas la Interetna Vortaro de Ordinara Esperanto, (celita al lernantoj de nia lingvo), kaj esearo, La Stelo: la monunuo de la Esperantistoj. Kunlaborproponoj por chiuj el tiuj projektoj estus bonvenigitaj che la Eldonejo.
23 aprilo, 1996 en Manchestro, Britio.