|
|
Bonvenon al T.E.A.J. !Tutmonda Esperanto-Asocio Junulara |
Bonvenon al la retpaĝoj de T.E.A.J., Tutmonda Esperanto-Asocio Junulara, la unua organizaĵo por tutmonde unuigi la Esperanto-junularon! La paĝo estas destinata anstataŭi al niaj membroj la neaperintan jarlibron 1924 (kaj same la neaperintajn jarlibrojn de ĉ. 1930 ĝis 1998), al la aliaj, junaj Esperantistoj, lernantoj, studentoj, skoltoj ĝi anstataŭu aliajn, multekolorajn retpaĝojn kaj estu fidela akompananto kaj konsilanto ĉie.La retpaĝa aŭtoro.Pro kelkaj, ne antaŭviditaj cirkonstancoj, la aŭtoro de tiuj ĉi retpaĝoj fakte ne havis eblecon persone kontakti la prezidanton de T.E.A.J., s-on Rudolf Pivl, Trautenaŭ, Ĉeĥosl., nek la sekretarion, s-on Alfred Neupert, Leipzig-Möckern, Germ., kaj devis prepari tiun ĉi paĝon sen ilia eksplicita konsento. Li esperas tamen ke ili ne kontraŭus tiun ĉi iniciaton plukonatigi nian organizaĵon per pli modernaj komunikiloj. Li ankaŭ pardonpetas al la legantoj, ke, pro la samaj cirkonstancoj, li estis devigata ĉerpi siajn informojn ekskluzive el la verko "Poŝkalendareto por Junaj Esperantistoj", 1925, kaj tial eble tiu aŭ jena informaĵo donita en tiu ĉi paĝo ne spegulas la plej aktualan staton pri nia organizaĵo.
Esperante ke vi junuloj ĝoje salutos la aperon de mia verketo premas al vi samideane la manon
Göteborg-Gotenburgo, en Novembro 1998.
Dorsflanke multobligita(?) manskribaĵo:
Estimata Samideano:
Ĉu vi estas preta fariĝi agento de E.J.
kaj delegito de T.E.A.J.? Landaj agentoj
aj ĉefdelegitoj ricevas 25% (aliaj
agentoj kaj delegitoj minimume 10%)
da rabato. E.J. aperos en 1926 monate
kiel organo de multaj gravaj inter-
naciaj organizaĵoj.
Kun samideanaj salutoj
Novembro 1925. - A. Neupert
Administr. de E.J. kaj T.E.A.J.
La retpaĝa aŭtoro.
PS. Lastminuta aldono! Laŭ informoj en "Esperanto en
Perspektivo" ŝajnas ke "Esperantista Junularo"
ĉesis aperi en 1929, kun kelkaj, ĝis nun sensukcesaj, provoj
ĝin revigligi. Ni devas do averti vin ke via abonpeto
eventuale restos sen la atendita efiko ĝis la venonta
sukcesa klopodo revivigi ĝin.
Ni deziras al niaj legantoj agrablan jarŝanĝon 1925. En la okazo ke vi eble hazarde jam maltrafis tiun, ni deziras agrablegan jarmilŝanĝon 2000.
La retpaĝa aŭtoro,
Martin Weichert