Universala Esperanto-Asocio ![[jubilea emblemo]](bildoj/bulko.xbm)
en konsultaj rilatoj kun UN kaj Unesko
Centra Oficejo de UEA
Nieuwe Binnenweg 176
NL-3015 BJ Rotterdam, Nederlando
telefono: +31-10-436 10 44 / 436 15 39
telefakso: +31-10-436 17 51
telekso: 23721 uea nl
retposxto: <uea@inter.nl.net>
NOTU! Ekzistas ankał la
oficiala
TTT-pagx(ar)o de UEA en Nederlando.
[ Bazaj informoj
| Membraro de UEA
| Landaj kaj fakaj asocioj
]
[ Eldonajxoj
| Kongresoj kaj konferencoj
| Informado
]
[ Eksteraj rilatoj
| Kulturo kaj edukado
| Delegita Reto
]
UEA fondigxis la 28-an de aprilo 1908. Gxi celas, lał la statuto de 1980:
- disvastigi la uzadon de la internacia lingvo Esperanto;
- agadi por la solvo de la lingva problemo en internaciaj rilatoj
kaj faciligi la internacian komunikadon;
- plifaciligi la cxiuspecajn spiritajn kaj materiajn rilatojn inter
la homoj, malgrał diferencoj de nacieco, raso, sekso, religio,
politiko ał lingvo;
- kreskigi inter siaj membroj fortikan senton de solidaro, kaj
disvolvi cxe ili la komprenon kaj estimon por aliaj popoloj.
UEA havas aligitajn kaj individuajn membrojn. La aligitaj membroj estas
tiuj membroj de aligxintaj Landaj Asocioj de UEA, kiuj ne estas individuaj
membroj de UEA. Por la aligitaj membroj la Landa Asocio pagas kotizon.
La individuaj membroj de UEA pagas jaran kotizon. En 1994 UEA havis 7027
individuajn membrojn en 120 landoj.
La strukturo de UEA entenas ankał
landajn Esperanto-asociojn kaj
fakajn asociojn.
Detalaj informoj aperas en la koncernaj sekcioj de la Jarlibro.
Junulara Sekcio (TEJO)
Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO)
estas la Junulara Sekcio de UEA.
- Esperanto
- estas la monata oficiala organo de UEA. Gxi entenas raportojn
pri okazintajxoj, artikolojn pri la movado kaj rilataj temoj,
recenzojn, kaj utilajn informojn por movadaj aktivuloj.
- Jarlibro
- estas manlibro pri la Esperanto-movado.
- Gvidlibro
- estas depresajxo el la unua parto de la Jarlibro sen la Delegita Reto.
- Esperanto-dokumentoj
- funde analizas elektitajn movadajn temojn;
ili aperas en Esperanto, la franca kaj la angla.
- Lingvaj problemoj kaj lingvo-planado
- traktas la lingvoproblemojn, el vidpunktoj sociologia,
politika, ekonomia, lingvistika ktp.
- Kontakto
- estas revuo kuneldonata de UEA kaj ties junulara sekcio
TEJO.
Gxi enhavas artikolojn pri gxeneralaj temoj, kaj direktigxas
precipe al gejunuloj kaj al novaj uzantoj de la lingvo.
Lałokaze UEA eldonas konsilarojn pri agado, informilojn pri diversaj
temoj, librokatalogojn ktp. Krome, UEA estas eldonanto de libroj.
Cxiujare UEA organizas Universalan Kongreson. Kutime aligxas
pli ol 2 000 personoj. Samtempe kun la UK okazas Internacia Infana
Kongreseto, sed ne cxiujare.
En la Centra Oficejo funkcias Informa Fako, kiu aperigas la bultenon
Influo por landaj kaj lokaj inform-aktivuloj kaj gazetarajn
komunikojn pri grava movada evento ał evoluo.
Aparta oficejo en Novjorko prizorgas la kontaktojn de UEA kun
Unuigxintaj Nacioj, kaj ties instancoj (vd. la cxapitron
Novjorka Oficejo de UEA).
UEA reprezentigxas en multaj kunvenoj de UN, kaj flegas kontaktojn
kun la landaj UN-misioj. En 1987 UN distingis UEA per la diplomo
Heroldo de Paco.
Kun Unesko, la Organizo de UN pri Edukado, Scienco kaj Kulturo,
UEA havas formalan ligon en kategorio B, informaj kaj konsultaj rilatoj.
UEA reprezentigxas en konferencoj kaj laborkunsidoj de Unesko, kaj estas
ofte petata doni konsilojn ał kunlabori pri komune interesaj demandoj.
UEA havas konsultajn rilatojn ankał kun UNICEF kaj
Konsilio de Ełropo. Gxi havas gxeneralajn kunlaborajn
rilatojn kun Organizo de Amerikaj Sxtatoj, kaj aktivas
por informado cxe Ełropa Unio, Monda
Federacio de Asocioj pri UN, Monda Organizo pri
Turismo, kaj lałokaze cxe aliaj intersxtataj kaj internaciaj
organizoj kaj konferencoj.
UEA funkciigas diversajn agadojn, kiuj celas altigi la lingvan nivelon
kaj kontribui al internacia kultura intersxangxo: belartaj konkursoj,
internaciaj ekzamenoj, kongresa universitato, seminarioj, koresponda
servo kaj aliaj servoj, kongresaj programoj kaj eldonajxoj.
Pli ol 2100 delegitoj, en 86 landoj, proponas personajn servojn de multaj
diversaj specoj: turisma informado, helpo dum vojagxoj, respondoj al fakaj
demandoj, konsiloj pri teknikaj problemoj ktp. Kvardeko da cxefdelegitoj
kaj perantoj helpas en la kunordigo de la delegitaro.
Enretigita la 95 ałg 25 de:
Martin WEICHERT
<martinw@cs.chalmers.se>